Joomla TemplatesWeb HostingWeb Hosting

Estu Bonvena al la Brazila Sekcio de ILEI

El la Internacia Pedagogia Revuo

 

Jen grandformataj plenkolore ilustritaj cellingvaj kajeroj, kiuj ofertas ampleksan kaj modernan aliron al lingvo-lernado laŭ paroliga kaj situacikomunika maniero. Kajero unu atingas la KER-nivelon B1, la dua kajero B2. Kajero 1 prezentas lecionojn 1-25 kaj la dua 26-44. Gramatika resumo troviĝas komence de ĉiu kajero. Kvin simboloj uzatas tra la verko por indiki la aktiveco-specon: Esplori, legi, studi Aŭdi, atendi Konversacii Novaj vortoj Verki, fari skribajn ekzercojn. La unuaj lecionoj prezentas salutojn kaj ĝentilaĵojn – tiel ke klasanoj povu tuj ekparoli la lingvon interage. Ĝi tion faras ne timante kompleksecon – tie vi vidas refleksivon, adverbojn, akuzativon, akordigon, imperativon. Ĉio sen gramatika klarigo – sufiĉas prizorgi tion en postaj paŝoj. Laŭdinde aperas tie komence la modela frazo: „Kion signifas ‘bildo’?” tiel ke kaze de uzo de nekonata vorto lernanto ne devas tuj regresi al nacia lingvo por peti klarigon.

Kiel konvenas al la aliro, dialogoj abundas, kaj la situacioj estas buntaj, praktikaj kaj interkulturaj, prezentante ankaŭ specifaĵojn de la Esperanta kulturo, kun poemoj, kantoj kaj tekstoj pri la vivo de Zamenhof. La dialoga emfazo signifas, ke ni renkontas la parolatan lingvon, eĉ se en leg-aŭskulta formo. Feliĉe, kun la kajeroj oni ricevas sondiskojn kun la tekstoj laŭtlegataj de internacia teamo. Tiu disko ludeblas ĉe diskludiloj kaj komputiloj.
La kajeroj estas alloge kaj plenkolore ilustritaj, kun bona spacigo de la materialo. Kelkloke la aliro fariĝas preskaŭ bildvortareca, kio utilas por profundigi la vort-trezoron, sed riskas iom tro substantiv-dependigi la tuton, feliĉe sur p. 86 de la dua kajero ni vidas serion da bildoj, kiuj prezentas agojn. Atentindas la konciza verbo-resumo sur p 69 de la dua kajero. Similaj bonaj resumoj troviĝas pri prepozicioj, korelativoj, afiksoj kaj proverboj. La libro, kvankam situacia, ne timas eksplicite prezenti gramatikon – kiel cetere ĉiam pli faras tiutipaj lerniloj en aliaj lingvoj.Unu strangaĵo estas la nenorma uzo de punkto por apartigi prefiksojn, kio ja faciligas la analizon kaj komprenon de kunmetitaj vortoj, tamen ĝi enkondukas ne-Esperantan elementon. Kajerofine aperas listigo de ĉiuj laŭpage enkondukitaj vortoj kun spacoj, kie lernanto povos enskribi la nacilingvajn tradukojn. La kajeroj por instruistoj reproduktas plene ĉiun paĝon el la studenta kajero, iomete malpli grande skaligita, tiel ke gramatikaj atentigoj aŭ uzkonsiloj prezenteblas marĝene. Por vidi specimenajn paĝojn kaj aliri apogajn materialojn, kiel murbildoj kaj ekzercaroj, vizitu www.lernejajklasoj.net/servoj.php.Pro la profesieco kaj amplekso, kursanoj en libervolaj kursoj en multaj mondpartoj malfacile eltenos la kostojn. Sed en oficialaj kursoj kadre de subvenciataj transnaciaj projektoj, la kosto por ĉi tia inda lernmaterialo fariĝas pagebla kadre de la projekta buĝeto. Eĉ preskaŭ antaŭkondiĉo por tiaj projektoj, kaj niaj deziroj pri pli vasta oficialigo de E-instruado, estas la kapablo montri tiunivelan lernpakaĵon, kiu egalas la nivelon kaj aliron troveblan ĉe aliaj lingvoj.ILEI antaŭ kvin-ses jaroj ricevis proponon eldoni la verkon, sed pro la tiama manko de organizaj kaj financaj fortoj ĝi devis kun bedaŭro rezigni. Aparte ĝojige estas konstati, ke aliaj eldonebloj troveblis, ĉar ĉi tiu verko signife kontribuas al la kvalito de nia lernopropono. Vidu bonajn prezentojn de la kajeroj en la biblioteko de edukado.net ĉe‘Katalogo’. Pli ampleksa prezento aperos ankaŭ en nia hejmpaĝo. Stefan MACGILL

Última atualização (Qua, 16 de Fevereiro de 2011 16:41)

 

Eduka Subkomisiono

La subkomitato pri edukado en la 95a Universala Kongreso kunvenigis 21 personojn el 16 landoj, inter kiuj 10 estis komitatanoj. Tiel ghi estis la plej populara el chiuj el la subkomitatoj. La kunsidon prezidis Stefan MacGill. La sekvaj rekomendoj estis akceptitaj senmodife de la tuta Komitato de UEA en ghia vendreda kunsido:
1) Rekomendas al la Komitato akcpeti la reviziitan interkonsenton inter UEA kaj ILEI, kiu estas jam akceptita de ambau estraroj (//pro tempomanko, tio tamen ne okazis).
2) UEA kaj ILEI dedichu rimedojn al postsekvado de la sukcesa komuna trejnseminario en Matanzas, tiel, ke floru kursoj kaj aduka fortigho tra la Latina Ameriko.
3) Ghi alvokas al pli forta diskonigo de la europkonformaj (KER) ekzamenoj kaj starigo de ebloj alirigi ilin al kandidatoj en plej diversaj mondopartoj. (//La kongresa sesio altiris 37 kandidatojn).
4) La komitato taksas esenca, ke ILEI aktive partoprenu en la finpretigo de la Strategia Plano (2011-2020), specife pri ghiaj edukaj aspektoj kaj alvokas al ILEI liveri ghis Kopenhago 3-5-jaran subplanon kun edukaj projektoj kaj la bezonataj homfortoj.
5) La subkomitato vokas al kursgvidantoj enplekti en siajn instruplanojn aktivecojn pri la laboro de Unuighintaj Nacioj, Unesko, Unicef ktp., ekzemple eldonante sciencajn materialojn kunlabore kun ISAE.
6) Ghi rekomendas daurigon de la afrika agado lau la skemo sukcese uzata tra la lastaj jaroj sub la devizo de la elformata Strategia Plano de UEA: "Konsciigo pri Lingvoj kaj Kulturoj".
7) Ghi instigas la Kongresan Fakon de UEA oferti al ILEI subtenon kaj konsilojn por eventuala okazigo de ILEI-Konferenco en atingeblo de la UK en Hanojo (2012) kaj rekomendas, ke en la jaroj 2010-2011 okazu preparoj por trejnseminario en Azio, organizota de UEA/KAEM kaj ILEI kune - lau la formulo sukcese uzita chi-jare.  (//KAEM estas la Azia Komisiono de UEA).
Stefan M.
Prezidanto, ILEI

 

Métodos para o Ensino de Línguas

Não raramente no campo do ensino-aprendizagem de línguas estrangeiras professores se equivocam ao relacionar a palavra “método” ao livro que utilizam na sala de aula, isto é definem “método” como “material didático”.

O Longman Dictionary of Language Teaching and Applied Linguistics na edição de 1997 define método como a forma de ensinar uma língua e a qual está fundamentada em princípios e procedimentos claramente elaborados e sistematizados. Os métodos possuem uma visão de língua e de como ela deve ser ensinada e aprendida.

Os métodos no campo do ensino aprendizagem de línguas são diversos e divergem entre si. Cada um deles possui uma visão do que seria a língua, sua forma de aprendizagem, propósitos e objetivos do seu ensino, qual o papel do professor, qual o papel do aluno e qual o papel do material didático. Para não ser muito extenso vou me referir àqueles métodos que marcaram época e que de certa forma ainda hoje são utilizados.

O método gramática-tradução

Alguns pesquisadores acreditam que surgiu nas antigas escolas de Latim e Grego. Outros situam seu nascimento na Prússia no final do século XVIII e que adotou o modelo dessas escolas para o ensino de algumas línguas modernas como Francês, Alemão e Inglês. Neste método se reforça a aprendizagem e assimilação de regras gramaticais o vocabulário era aprendido através de longas listas de palavras e a realização de muitos exercícios de tradução chegando assim ao domínio da língua que se estuda. Um dos exercícios clássicos neste método é analisar uma frase na língua materna (LM) seus componentes e estruturas para encontrar equivalentes da língua estrangeira (LE). A memorização de estruturas gramaticais, listas de palavras e frases sem contexto é o centro deste método.

O método direto

Este método surge no final do século XIX como resposta ao gramática-tradução. Na realidade este método é um dos mais populares dentro dos chamados métodos naturais. Esses métodos consideram a aprendizagem de uma língua estrangeira (LE) similar à aprendizagem da língua materna (LM). É chamado de método direto porque se procurava estabelecer uma conexão direta entre a língua alvo e a realidade física onde se encontra o estudante. Utiliza-se sempre a língua que se está aprendendo, o ensino do vocabulário e suas estruturas está relacionado ao dia-a-dia do aluno, a gramática era ensinada de forma indutiva, isto é, o aluno aprende a LE como se estivesse aprendendo a materna dessa forma a participação do aluno é muito ativa já que é ele mesmo quem deve descobrir as regras de uso da gramática. A destreza comunicativa se realiza através de perguntas e respostas entre aluno e professor.

O método áudio-lingual ou lingüístico

Este método surge nos Estados Unidos pouco antes da segunda guerra mundial e é herdeiro do método direto, o centro deste método é a prioridade que da à língua falada e à compreensão auditiva. O vocabulário se aprende relacionando a língua falada a uma imagem do que é falado, a repetição oral é constante além da realização de exercícios mecânicos e o uso de tecnologia como gravadores que permitissem ouvir e imitar o som nativo, além de um guia (material didático) detalhado apresentando diversas situações onde o indivíduo possa usar a língua alvo (LE). Neste método a língua é considerada um hábito, por isso está muito relacionado à psicologia de Skinner.

O método sugestopêdia

Surge por volta dos anos 60. Este método tem uma relação estreita com os conhecidos métodos de aprendizagem de LE “sem esforço”. Neste método os alunos recebem nomes novos, sentam-se em confortáveis poltronas ouvindo música instrumental até relaxar, posteriormente ouvem longos diálogos na língua alvo (LE) pressupondo a assimilação rápida e duradoura.

O método silencioso

Neste método o aluno é responsável da própria aprendizagem desenvolvendo assim sua autonomia. O professor indica aos estudantes o que devem fazer através de gestos, recursos visuais como cartazes e outros médios.

O método da resposta física total (TPR)

Neste método o aluno tem que realizar todas as instruções do professor. O estudante não fala na LE nem na LM, assim que os alunos estiverem prontos eles também começarão a dar instruções. O central deste método está na resposta física no lugar de exercícios mecânicos. Se o professor ordena de pular o aluno deverá pular etc. Segundo os representantes desse método as respostas físicas preparam o aluno através de fases para a expressão oral.

 

Bibliografia consultada:

Antixh de León, R. et al. 1986. Metodología de la Enseñanza de Lenguas Extranjeras. La

Habana: Editorial Pueblo y Educación.

Luis Garrido Lapi. Métodos de enseñanza en L2

http://congresoele.net/biblioteca/index.php?option=com_content&task=view&id=74&Itemid=46

Diccionário Cervantes

http://cvc.cervantes.es/ensenanza/biblioteca_ele/diccio_ele/diccionario/metododirecto.htm

 
Enketo
O curso de Eo intermediário deveria ser pago?